Laŭ la helena mitologio, la Epimelidoj aŭ Epimelidinoj (el la greka, protektanta de pomarboj aŭ ŝafoj) estis nimfoj, kiuj zorgis pri la pomarboj. Tamen, la greka vorto pom-arbo (μηλον) antikve ankaŭ signifis ŝafon, do la rakontoj priskribas la epimelidojn kiel zorgantinoj de tiuj bestoj. Ili loĝis en montaraj herbejoj[1], kie ili protektis kaj bredis la perditajn ŝafojn kaj kaprinojn, kaj sanigis tiujn, kiuj bezonis ĝin. Per ilia lano la epimelidoj teksis la vestaĵojn kiujn ili kutime portis.
Ili estis blank-hararaj, kiel la floroj de la pomarboj kaj la sentenkturita lano. Kune kun iliaj fratinoj, la perimelidoj, la epimelidoj aliĝis al akompanantaro de la kampara dio Pajno, kiu estis ankaŭ patro de multaj el ili. Fakte, genealogie la epimelidoj ne estis klare difinita grupo inter la nimfoj. Inter ili oni kalkulis oceanidinoj, oreadinoj, filinoj de Helioso, de Pajno aŭ de kampara Hermeso. Eĉ nereidinoj, kiel Galateo aŭ Psamato, agis en la rakontoj kiel epimelidoj. Krome, ankaŭ la nimfoj kiu loĝis ĉe la rivero Sperkio ricevis tiun nomon.
Laŭ Nono[2], kelkaj el la epimelidoj, kune kun aliaj nimfoj, aliĝis al la ekspedicio de la dio Dionizo, kontraŭ Barato. Tie ili portis tirsojn, kiujn ankaŭ la frenezaj lidianinoj uzis sentime en tiu milito.
En Apulio, kelkaj junaj ŝafistoj defiis la epimelidojn danci pli bone ol ili, ignorante ilian dian devenon. Post venki, la nimfoj batis la junulojn kaj transformiĝis ilin en arbojn, kiel puno pro ilia stulteco. De tiam oni diras ke el tiu magia arbaro aŭdeblas ankoraŭ la krioj de la ŝafistoj[3]. Simila rakonto verkis Ovidio, sed ĉi foje pri stulta ŝafisto kiu mokis la epimelidojn imitante ilian dancadon. Ankaŭ li estis transformita en arbon, pli precize en sovaĝan olivarbon, kies frukto estas tiel amara kiel la eldiraĵoj de la ŝafisto[4].